公告 | |
|
» 鸭绿江绿星 » 绿星动态 | ||||||||||||||||
Okazos BET-47 en Latvio en 2011 | ||||||||||||||||
时间:2010/10/26 15:01:23,点击:0 | ||||||||||||||||
Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la 47-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-47) – la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, aranĝon kiu havas jam 50-jaran historion (la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio).
Tempo: BET-47 funkcios de la 9a ĝis la 16a de julio 2011.
Loko: BET-47 okazos en Priekuļi – vilaĝo situanta 7 kilometrojn orienten de Cēsis – unu el la plej belaj urboj de Latvio. Cēsis (fondita en 1206) situas en nordorienta parto de Latvio (87 km de Rigo), facile atingebla trajne kaj buse.
BET-ejo: Agrikultura teknikumo de Priekuļi, Egļu gatve 9.
Temo: Folkloro tra jarcentoj
Provizora programo: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, seminario pri problemoj de Esperanto-movado, Sankta Meso en Esperanto, Interkona, Nacia kaj Internacia Vesperoj, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.
Aliĝkotizo:
Infanoj ĝis15-jaroj aliĝkotizon ne pagas. Lernantoj, studentoj, handikapuloj pagas 50% de la kotizo.Proksimuma kurzo: 1 LVL = 1,4 EUR, 1 EUR = 0,7 LVL
Loĝado: ni proponas jenajn loĝeblecojn: 1) po 5 EUR diurne por persono en dulita ĉambro en studenta hotelo de Agrikultura teknikumo (sen varmega akvo); 2) po 7-10 EUR diurne por persono en 4-7 lita ĉambro en hostelo “Priekuļi“, necesejo kaj duŝejo en koridoro; 3) po 12-15 EUR diurne por persono en dulita kaj trilita ĉambro en hostelo “Priekuļi“, necesejo kaj duŝejo en koridoro; 4) ekde 25-100 EUR diurne por persono hoteloj de la urbo Cēsis.
Aliĝo: plenigitan aliĝilon sendu al: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio aŭ retadreso: margarita.zelve@gmail.com Samtempe pagu aliĝkotizon.
Pageblecoj: 1) sendi poŝte al LatEA (al kasistino Aina Januševska) kun 10% alpago por poŝtaj operacioj; 2) ĝiri al konto de Latvia Esperanto-Asocio lase-b ĉe UEA (kun indiko: por BET-47); 3) interkonsenti kun Organiza Komitato pri alia pagmaniero; Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).
Kontakteblecoj: 1) poŝte: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio 2) rete: margarita.zelve@gmail.com 3) telefone: + 371 26407174 (Margarita Želve) + 371 28486628 (Biruta Rozenfelde)
BONVENON AL LATVIO!
Redaktoro:Xinying |
||||||||||||||||
【打印】【关闭】 | ||||||||||||||||
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |