Per artoj al paco
Post la neforgesebla ILEI-konferenca semajno en Matanzas (Kubo, 2010)
kaj rekorda konferenco en Kopenhago (Danio, 2011), ILEI konferencos en
Ĉinio en la jaro 2012, dum la semajno antaŭ la UK en Hanojo.
Konferenca urbo: Kunming, provinco Yunnan en suda Ĉinio.
Datoj: 20-26 julio 2012.
Konferencejo: Profesia Artkolegio de Kunming.
Loĝado kaj manĝoj: En hotelo ene de la Kolegio. Eblas elekti loĝadon
ankaŭ en pli luksa hotelo en la urbo.
Transporto al Hanojo por UK:
Flugo 1,5 horojn, aŭ
Tuttaga postkonferenca ekskurso per buso ĝis la vjetnama landlimo
+ litvagonare ĝis Hanojo
Konferenca temo:
La arto de komunikado, komunikado de artoj
Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado estis la kerna temo de la
diskutoj dum la 45-a konferenco de ILEI en Kopenhago. La artoj kun siaj
universalaj pedagogiaj valoroj, specifaj esprimrimedoj kaj aparta kapablo
de komunikado trans la lingvaj kaj kulturaj limoj nature aldoniĝas al tiu
interesdirekto. La Kunminga Artkolegio disponigas la ĝustan medion por
konferenci pri la graveco de artoj por edukado al la kulturo de paco, al
estimo de la homo kaj al respekto de la naturo.
La provinco Yunnan situas ĉe landlimo de sudokcidenta Ĉinio kaj ĝi havas
vastan teritorion, grandiozan montaron kaj riveraron kaj abundan naciecan
kulturan riĉfonton de 25 naciminoritatoj. En la provinco loĝas plej multaj
naciminoritatoj. Diversaj naciecoj tenas sian naciecan tradicion en
disvolviĝo, inkluzive de kanto, danco, moro kaj kutimo, popolaj loĝejoj kaj aliaj.
Konferencurbo
Kunming estas la ĉefurbo de la provinco Yunnan. Situanta ĉe la landlimo
de sudokcidenta Ĉinio, Yunnan havas vastan teritorion, grandiozan montaron
kaj riveraron. Abunda estas ĝia kultura riĉaĵo, kiu fontas el daŭre
gardataj kaj disvolviĝantaj etnaj tradicioj de 25 naciminoritatoj, inkluzive
de kantoj, dancoj, moroj kaj kutimo, popolaj loĝejoj kaj aliaj. La provinco
Yunnan ankaŭ estas unu el gravaj luliloj de la homaro kaj posedas
longtempan historion kaj antikvecan civilizacion.
Kunming, famkonata kiel printempa urbo, situas sur altebenaĵo, proksime
de la lago Dian Chi (konata kiel „Perlo de la altebenaĵo”) kaj ĝojigas
homojn per lazura kaj serena ĉielo. La urbo havas internacian flughavenon
kaj estas centro de fervojoj kaj ŝoseoj. Tra la urbo Kunming estas
transportataj varoj el Ĉinio al Vjetnamio kaj al la ceteraj proksimaj landoj.
Kunming havas subtropikan altebenaĵan musonan klimaton. Tie apenaŭ
estas somero dumjare kaj vintro daŭras nur 2 monatojn. La urbo ĝuas
printempon kaj aŭtunon dum 4/5 de la jaro. Kunming estas fama pro la
Ŝtonarbaro kaj Ora Templo. En Xisxuangbanna vizitindas la Tropika
Botanika Ĝardeno, taj-nacia vilaĝo Mandou, Manting-Parko kaj Parko de
ĉinaj etnoj.
Gastiganto de la konferenco
La Profesia Artkolegio de Kunming estas sankciita de la Yunnan-a
Registaro, kaj registrita ĉe la ŝtata Ministerio de Edukado kiel ĝenerala alta
lernejo de arta kategorio.
La kolegio situas ĉe la fama lago Dian Chi, kun belega natura ĉirkaŭaĵo kaj
kompletaj instalaĵoj. La kleriga programo de la kolegio ampleksas 28
fakojn kiel: muziko, dancado, aspektigado, komunikado, enaviadila servo,
fremdlingvoj, sportoj ktp. Ĝi havas pli ol 3000 studentojn el pli ol 30 etnoj
kaj 26 provincoj de Ĉinio. La hotelo de la kolegio certigas la bezonatan
komforton por la konferencanoj, sed eblos loĝi ankaŭ en proksimaj urbaj
hoteloj.
Kotizoj
La baza aliĝkotizo dependas de la landokategorio kaj la aliĝdato de la
aliĝanto. Estas du landokategorioj:
IPR 11/436
A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B.
B. Iamaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo; ĉiuj landoj de Afriko,
Latinameriko kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.)
Aliĝperiodo: ĝis 31.03.12 ĝis 30.06.12 post 30.06.12
Aliĝkategorio: A B A B A B
Membro de ILEI
(1)
50 € 30 € 60 € 35€ 70 € 45 €
Ne-membro de
ILEI
65 € 40 € 75 € 45 € 90 € 55 €
Junulo (2),
handikapulo (3)
25 € 15 € 30 € 20 € 35 € 25 €
(1) Membro estas tiu, kiu jam pagis kotizon al ILEI por la jaro, kiam
okazas la konferenco;
(2) Junulo estas konsiderata tiu, kiu naskiĝis post la 31-a de decembro
1980.
(3) Bonvolu sendi al ILEI atestilon.
Aliĝkotizo por unu tago estas 25 € por A- kaj B-landoj. (Loĝado, manĝado,
ekskursoj kaj aliaj servoj pagendas aparte, laŭ oferto kaj prezaro, kiuj
aldoniĝos al ĉi tiuj informoj.)
Rabatitaj kotizoj por fruaj aliĝintoj, kiuj pagas ĝis 31 dec 2011: A – 40
EUR, B – 25 EUR.
Premiaj rabatoj: 10% por ĉiu deka aliĝinto, 50% por la 50-a kaj 100% por
la centa.
Programo
La konferenca programo, kun siaj tri esencaj fadenoj – faka, labora/
organiza kaj kultura/distra – evoluos tra la konferenca semajno laŭ la jena
skemo:
Vendredo, 20 julio 2012:
– Akcepto de konferencanoj,
– Interkona Frandvespero;
Sabato, 21 julio 2012:
– Solena malfermo
– Prelegoj,
– Komitatkunsido,
IPR 11/437
– Ĉina Vespero, malfermita por la konferenca kaj eksterkonferenca
loka publiko, por prezenti Ĉinion kaj ĝian kulturan
riĉecon; la programon de la Ĉina Vespero prezentos artistoj de
la Arta Kolegio de Kunming;
Dimanĉo, 22 julio 2012:
– Prelegoj,
– Forumoj (metodika, pri komunikado kaj informado pri E-o
k.c.),
– Laborgrupoj,
– Vespera kultura kaj distra programo;
Lundo, 23 julio 2012: ekskursoj;
Mardo, 24 julio 2012:
– Prelegoj,
– Komitatkunsido,
– Lingva festivalo,
– Vespera kultura kaj distra programo;
Merkredo, 25 julio 2012:
– Simpozio pri la konferenca temo,
– Vespera kultura kaj distra programo;
Ĵaŭdo, 26 julio 2012:
– Konkluda simpozia sesio,
– Komitatkunsido,
– Ĝenerala debato,
– Fermo de la konferenco,
– Vespera kultura kaj distra programo – adiaŭa vespero kun
kontribuoj de artistoj de la Arta Kolegio de Kunming;
Vendredo, 27 julio 2012: postkonferenca ekskurso – transporto al Hanojo
por UK.
Paralele kun (aŭ enkadre de) aliaj programeroj dum la semajno okazos
ankaŭ:
La 2-a ISOA (ILEI-Seminario en Orienta Azio)
Festa programo omaĝe al la 125-jariĝo de la Unua libro
- Ferma sesio de 'e125'
Kleriga programo:
– Seminario: Ĉina kontribuo al la monda kultura heredaĵo,
– Kursoj de Esperanto por komencantoj,
IPR 11/438
– E-atelieroj por progresantoj,
– Metodikaj atelieroj/konsilejoj por instruistoj de Esperanto,
– La ĉina eksprese,
– E-ekzamenoj de ILEI/UEA.
Loka Konferenca Komitato
Honora prezidanto: rilata estrarano de la Provinca Edukada Departemento
Honora vicprezidanto: rilata reprezentanto de loka estraro
Prezidanto:
– Prof. d-rino GONG Xiaofeng (Arko), sekciestro de ILEI-CN
Vicprezidantoj:
– Prof. DUAN Yongxin, estro de la Profesia Artkolegio de Kunming,
membro de ILEI
– S-ro HUANG Yinbao (Trezoro), sekretario de ILEI.
– S-ro LIU Baoguo (Optimisto), vicestro de ILEI-CN
LKK-anoj:
– S-ino YU Jianchao, parolistino de Ĉina Radio Internacia, komitatano de
ILEI
– S-ino CHEN Ji, asista direktoro de El Popola Ĉinio, ĉefsekretario de la
landa asocio de E-instruistoj
– S-ro WANG Minhao, prezidanto de Ŝanhaja E-asocio
– Prof. ZHOU Liuxi (Lucio), el la Pekina normala Universitato
– S-ro HAN Zuwu, IRE-ano de ILEI/UEA, prezidanto de Tianjina E-asocio
– S-ro PENG Zhengming (Trigo), prezidanto de Hubei-a E-asocio.
– S-ro ZHANG Lianjin, membro de la konstanta konsilio de Yunnan-a
E-asocio.
Kunming invitas vin: venu kaj partoprenu, lernu kaj lernigu, ĝuu kaj ĝuigu
– laŭ la tradicia etoso de ILEI-konferencoj kaj nova elano de ILEI en
Orienta Azio.
GONG Xiaofeng (Arko), sekciestro de ILEI-CN, Prezidanto de LKK
Radojica PETROVIĆ, ILEI-estrarano pri edukprojektoj kaj konferencoj
La 45-a konferenco de ILEI, Kunming, 20-26 julio 2012
La arto de komunikado, komunikado de artoj
Persona nomo ______________________________
Familia nomo _______________________________ Ino Viro
Datoj (jjjj-mm-tt) de: alveno ______________ foriro_________________
Lando _______________ Kodo, urbo _____________________________
Loĝadreso __________________________________________________
Retadreso ___________________________ Fakso ________________
Telefono ___________________ Poŝtelefono ____________________
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt) ___________ Profesio _____________________
Mi kotizas ______ EUR kiel (elektu unu el la kotizkategorioj):
membro de ILEI, ne membro, junulo, handikapulo.
Mi kontribuas ______ EUR por ILEI-agado tra jena(j) kaso(j) / fonduso(j)
/ agado(j): _________________________________________________
Mi konsentas / ne konsentas (forstreku unu) ke mia adreso aperu en la
listo de partoprenantoj!
Mi komprenas, ke la aliĝo validas nur post kompleta pago en unu el la
jenaj manieroj (indiku vian pagmanieron):
Al ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC:
INGBNL2A. Aldonu 5 € por nederlandaj bankokostoj se vi pagas de
ekster Eŭropa Unio.
Al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante "ILEI-konferenco 2012"
Ene de Ĉinio, bonvolu kontakti la sekciestron de ILEI-CN, GONG
Xiaofeng (Arko), arko.gong@qq.com
Mi komprenas kaj akceptas la partoprenkondiĉojn kaj regulojn.
Mi bezonas / ne bezonas invitilon kiel civitano de ___________________
kun pasporton n-ro _________________ valida ĝis ________________.
Loko, dato ____________________ Subskribo ____________________
(La aliĝintoj ricevos 2-an mendilon poste,
por difini la precizajn servojn petatajn.)
IPR 11/440
Kondiĉoj pri pagoj kaj repagoj por la konferenco de ILEI
La aliĝkotizo ne inkluzivas ajnan asekuron, loĝadon, manĝojn,
ekskursojn kaj aliajn eventualajn aparte pagendajn aferojn, pri kiuj
informoj, mendiloj kaj prezoj aperos en IPR 2012/1, en la retpaĝaro de
ILEI kaj tra aliaj komunikkanaloj.
50% de la aliĝkotizo kaj 80% de la sumo por mendoj estos repagitaj, se
la aliĝinto malaliĝos pro valida kaŭzo antaŭ la 15-a de junio 2012.
Malaliĝinte pro valida kaŭzo antaŭ la 1-a de julio 2012, la aliĝinto
rericevos 60% de la sumo por mendoj, sed ne la aliĝkotizon. Malaliĝinte
pli poste, la aliĝinto ne ricevos ajnan repagon.
Kaze de ne-okazigo de mendita servo (ekz. pro ne sufiĉa kvanto de
aliĝantoj), la pagita sumo por la koncerna servo estos repagita.
Konferencaneco estas transdonebla, sed necesas alpagi la diferencon
depende de la lando kaj aliĝperiodo. ILEI ne repagas la diferencon kaze
de transdono al aliĝanto en malpli kosta kategorio.
Citaĵo el la konferenca regularo:
6. Konferencanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Konferencan
Regularon aŭ malutilas al la ILEI-Konferenco kaj devas submetiĝi al la
leĝoj de la lando, kie okazas la ILEI-Konferenco.
7. Ĉiu vendado de varoj en ILEI-Konferenco bezonas antaŭan aprobon de
la Estraro, kiu starigas la kondiĉojn. Skriba peto pri tia agado estu
liverita al la Estrarano pri Konferencoj nepre antaŭ la 30-a de junio de la
konferenca jaro.
Subtenu aliajn
Kiel kutime, ankaŭ ĉi-jare ni petas vin laŭeble subteni ne-pagipovajn
kolegojn kaj la agadon de ILEI ĝenerale. Vi povos aldone al via aliĝo
donaci al la Koleghelpa Kaso (per kiu ILEI membrigas ne-pagipovajn
instruistojn), al la Fonduso Dazzini (subteno al ne-pagipovaj partoprenantoj
de konferenco), al la konferenca kaso ktp. Legu pli: http://ilei.info/dok/
Kasoj%20de%20ILEI.pdf
Kontakto, kien sendi paperan aliĝilon
Bonvolu neniam skribi al la konferencejo, sed nur al la estrarano pri
konferenco 2012: Radojica Petrović, Bulevar oslobodjenja 36/14, RS-
32000 Čačak, Serbio; retadreso: rade@ikso.net; aŭ al info@ilei.info.
el ILEI
Redaktoro:Brava Aglo