公告
Bak Giwan vizitis Zaozhuang
时间:2012/2/23 12:43:28,点击:0

   

   En la 17-18a de februaro korea esperantisto profesoro Bak Giwan kaj lia edzino ankaŭ esperantistino vizitis urbon Zaozhuang de Shandong-provinco, Ĉinio. Gvidite de s-ro Sun Mingxiao, ili vizitis Zaozhuang-an Universitaton, en kiu li intervidiĝis kun Ba Yan, estrino de oficejo de internacia kunlaboro sub Zaozhuang-a Universitato. Ili ankaŭ vizitis oficejon de la Internacia Esperanto-Muzeo, kaj kunsidis kun gestudentoj de Esperanto. En urbo Zaozhuang s-ro Bak ankaŭ vizitis Zamenhof-buston kaj oficejon de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio. S-ro Favoro, ĝenerala sekretario kaj s-ro Azia Paco, vicĝenerala sekretario de la loka asocio, diskutis pri Esperanto kun s-ro Bak.

 

    S-ro Bak turismis en la antikva urbo Tai'erzhuang.

 

Sun Mingxiao

Redaktoro: Xing Ying

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息