Nia estimata amiko S-no Augusto el Hispanio venas al Ĉinio du fojojn jare en printempo kaj atuno. Ĉiufoje li restas en Ĉinio 3 monatojn kaj instruas Esperanton Ĉiu-sabate senpage. Ĉi-jare li venas al Ĉinio je la kvina fojo. Ĉi foja E-kurso estis de la 9-a de marto Ĝis la 15-a de junio. 2013-6-15 la ceremoio por la disdonado de diplomoj al la gelernantoj de Esperanto okazis en la E-kursejo Ĉen Zja Ci, Kantono, Ĉinio. La estraranoj de la Esperanto-Asocio de Kantono S-noj LIN Liyuan kaj Petro YE ĉeestis la ceremonion. Ili sincere dankas al S-no Augusto por lia senegoisma laboro al Esperanto kaj Ĉina popolo, kaj kuraĝigas la junajn gelernantojn lerni kaj uzi Esperanton en pli grandaj penoj. (el Petro Ye) 


Redaktoro: Aglo
|