公告
Okazis la 6-a EKNIMĈ en Dandong, Ĉinio
时间:2010/8/24 17:21:59,点击:0

    

Matene de la 21-a de aŭgusto en Liaodong-instituto en Dandong de Liaoning-provinco inaŭguriĝis la 6-a Esperanto-Kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio (EKNIMĈ) kun temo "Instruado kaj Aplikado de Esperanto". En la kongreso partoprenis 155 e-istoj el Pekino, Chongqing kaj aliaj 9 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio kaj 4 esperantistoj el Japanio, suda Koreio kaj Usono.

    Invitite ĉeestis la kongreson Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, Tan Xiuzhu, prezidanto de kontrola komisiono de ĈEL, Zhang Wei, estro de Liaoning-universitato, Yang Luping, konstanta asistanta prezidanto de Liaoning-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj, Lu Jichen, vicdirektoro de Liaodong-instituto, Zhao Jianping, direktoro de Ĉina Radio Internacia kaj veteranaj e-istoj de Ĉina Esperanto-Ligo, El Popola Ĉinio, Ĉina Radio Internacia kaj aliaj E-organizoj.

    Ĉeestis la kongreson ankaŭ nova prezidanto de Komisiono pri Azia Movado (KAEM), japana e-isto Teruhiro SASAKI, eksestrarano de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj eksprezidanto de KAEM sinjoro HORI Yasuo el Japanio, eksvicprezidanto de ILEI Ronald J Glossop el Usono kaj e-istino Ebla el suda Koreio.

    Jiao Xiyang, vicprezidantino de Liaoning-a E-Asocio prezidis la inaŭguron, en kiu Yu Tao donis parolon. Li alte taksis la E-movadon de nordorienta Ĉinio kaj kuraĝigis al e-istoj en tiu regiono multe kontribui por disvastigo de Esperanto.

    Liu Zhengkun, prezidanto de la kongreso kaj tiu de Liaoning-a Esperanto-Asocio, faris labor-raporton de tiu regiono je la nomo de la E-asocioj de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio. En la pasintaj du jaroj la E-asocioj en tiu regiono, en universitato kaj en socio malfermis E-kursojn kaj lernigis totale pli ol kelkcent E-lernantojn. Por disvastigi E-on ili multfoje organizis E-aktivadojn kaj ricevis bonan efikon.

    En la inaŭguro s-ro Teruhiro SASAKI donis sian bonan deziron al la kongreso kaj Hori Yasuo esprimis sian bedaŭron por la invad-milito de Japanio al Ĉinio antaŭ pli ol 60 jaroj, li alte taksis la enerigion kaj gravan rolon de ĉina E-movado en la mondo, kaj esperis, ke la 8-a Azia Kongreso en 2015 okazos en tiu regiono de Ĉinio.

    La kongreso ricevis pli ol 30 salutleterojn el esperantaj organizoj enlandaj kaj eksterlandaj. Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA, en la letero skribis, ke ĉinaj esperantistoj donas ekzemplon de diligento kaj estas vivanta ekzemplo de la "diligenta kolegaro", kiu estas citita el la poemo "La Espero" de Zamenhof, ankaŭ sendis siajn gratulajn leterojn Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj aliaj E-organizoj.

    Posttagmeze okazis tema prelego de la kongreso. La temo de la kongreso estas "Instruado kaj Aplikado de Esperanto". Ĉinaj esperantaj instruistoj, sinjoro HORI Yasuo, kaj profesoro Ronald J Glossop interŝanĝis siajn spertojn en E-lernigado kaj prezentis siajn atingojn en tiu flanko.

    En diskuto de junuloj, Gong Xiaofeng, ILEI-sekciestro en Ĉinio prezentis la instruan metodon de Dennis Keefe por praktiki parolan Esperanton per bildoj. En la fervojista kunsido, Han Zuwu, prezidanto de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio, konigis al la ĉeestantoj sian vojaĝon al Bulgario por partopreni la 63-an Esperanto-kongreson de Internacia Fervojista Federacio. En diskuto pri ĝemelaj urboj, Wu Guojiang, vicprezidanto de Liaoning-a Esperanto-Asocio prezentis la historion de la projekto de Ĝemelaj Urboj kaj elmetis sian Tri "P" Ideoj, nome Propono, Partopreno kaj Praktikado, tio signifas ke por disvastigi la movadon de starigo de rilatoj inter ĝemelaj urboj, la projekto bezonas proponojn kaj partoprenon de e-istoj, nur post ilia partoprenado kaj praktikado la afero povas disvastigi rapide. En prelego de tradicia kulturo, sinjoro Teruhiro SASAKI faris prelegon pri traduko de klasikaj literaturaĵoj en Esperanto. 12 studentoj de Song Ping el Heilongjiang-a Scienc-teknologia Instituto faris prelegojn pri sia lernado de Esperanto kaj la impresoj pri Admonoj al Disĉiplo. Ye Nianxian donis prelegon pri la historio de Esperanto al esperantaj komencantoj.

    La EKNIMĈ okazis en ĉiu dua jaro en malsama urbo de tiu regiono celante akceli la divolviĝon de Esperanto-movado en tiu regiono. Lastatempe en tiu regiono aktivas lernigado de Esperanto precipe en universitatoj, post klopodo de e-istoj kaj e-organizoj en tiu regiono oni malfermis Esperanto-kursojn en Liaoning-universtato, Scienc-teknika Universitato en Heilongjiang, Liaodong-universitato k.a. Dank' al tio, kelkcent lernantoj esperantistiĝis, tamen samtempe evidentiĝis la problemo, ke kial daŭrigi la lernadon de tiuj lernantoj, alivorte, kiel restigi ilin en esperantujo? Ĉu la lernigo aŭ lernado jam sufiĉas? Eble la ŝlosilo kuŝas en la temo de ĉi tiu kongreso - instruado kaj aplikado. Nur apliki nian lingvon estas efika metodo en ĝia disvastigo, kaj fari ĝin viva kaj esprimriĉa.

 

el raportis Chen Ji kaj Jin Chenxi 

Redaktoro::Xingying

 

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息