公告
Esperanto estas mia dua vivo.
时间:2010/12/13 14:58:39,点击:0

.------Mia vizito al esperanta instruisto Liu Baoguo


Liu Baoguo intervjuata  

Liu Baoguo estas esperanta instruisto. Nun 50-jara Liu Baoguo instruas Esperanton en Baotou de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, kie estas tre malproksima al sia hejmo.

    “Mankas al mi scio, mi volas lerni Esperanton.”

    Liu Baoguo naskiĝis en 1960 kaj elkreskis en Hefei, Anhui-provinco. Post kiam li finis sian studadon en la mezlernejo, li tuj eklaboris en Presa kaj Tinktura Fabriko de Anhui. Tiam li sentis mankon de scioj. Kiam Liu Baoguo unuafoje konis Esperanton en ĵurnalo en la komenco de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, li opiniis, ke Esperanto estis pli facila ol la angla lingvo kaj povis esti uzata en internacia interfluo. Tial li per ĉiuj rimedoj akiris lernolibron de Esperanto kaj ekmemlernis ĝin.

    En 1984, patro de Liu Baoguo malsaniĝis kaj loĝis apud Anhui-universitato. Kiam Liu Baoguo iris por viziti sian patron tenante esperantan libron en la mano, iu parolis Esperante al li. Tiu ĉi homo diris al Liu Baoguo, ke estas esperanta kurso en Anhui-universitato. Tiel Liu Baoguo unuafoje kun instruisto kaj samkursanoj lernis Esperanton. Poste la esperanta kurso de Anhui-universitato kaj Esperanta Asocio de Anhui kune fondis Esperantan Specialan Lernejon, en kiu Liu Baoguo lernis Esperanton kaj konatiĝis kun multaj esperantistoj.

    “Mi rikoltis, ke studentoj sciis Esperanton, lernis Esperanton kaj daŭrigos ĝian lernadon.”

    En 1986 diplomiĝinte de Esperanta Speciala Lernejo, Liu Baoguo komencis instrui Esperanton en vesperaj kursoj en Industria Universitato de Hefei kaj Tekstila Lernejo de Hefei. Dum la dekoj da jaroj, en kiuj Liu Baoguo instruis Esperanton, li estis invitita por instrui al diversaj lokoj, kiaj Pekino, Wuyi-monto, Pollando k.t.p. En Pekino Liu Baoguo kune instruis kun eksa vicprezidanto de UEA. Liu Baoguo diris, ke li lernis multajn instruajn spertojn el aliaj instruistoj. En Pollando li prelegis pri ĉina kulturo per Esperanto.

    En marto de 2009 Liu Baoguo estis invitita de Esperanto-Asocio de Baotou por instrui en esperantaj kursoj de Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio kaj Tianjiabin-supermezlernejo. Nun li loĝas en malgranda oficejo en Tianjiabin-supermezlernejo kaj donas lecionojn ĉiusemajne al 12 klasoj, sume ĉirkaŭ 600 lernantoj. En la universitato li instruas Esperanton al ĉirkaŭ 120 studentoj kiel nedeviga studobjekto. Studendoj el la esperanta kurso de la universitato fondis Esperantan Asocion de Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio. Kvankam Esperanto ne estas ilia fako, ili spontanee laŭtlegas Esperanton en mateno. Ĉiusabate Liu Baoguo iras al la universitato, kiu estas tre malproksima el ŝia loĝejo, por doni lecionojn senpage. Tio tre emociis liajn studentojn. Liu Baoguo diris, ke kio li rikoltis el la instruado estas tio, ke la studentoj sciis Esperanton, lernis Esperanton kaj daŭrigos ĝian lernadon.

    “Esperanto estas vere mia dua vivo.”

    Iuj lertaj esperantistoj pro troa dediĉo al Esperanto forlasis sian familion. La simila tragedio ne okazis ĉe Liu Baoguo kaj li ne volas fariĝi tia homo. Laŭ Liu Baoguo Esperanto donis al li multajn, kiaj lingvoscio kaj granda helpo al vivo - salajro. Sed lia edzino ofte plendis pri manko de mono kaj eĉ plurfoje minacis lin per eksedziniĝo. Liu Baoguo insistis en sia opinio, ke “Esperanto estas bona afero kaj vere lia dua vivo”. “Mi ŝatas ĝin kaj mi volas disvastigi ĝin.” Por li salajro ne estas ĉefa problemo. Feliĉe lia filino komprenas lin, ĉar en ŝia knabineco ŝi jam ofte kontaktis kun fremdduloj pro Esperanto.

    “Pro Esperanto mi povas vojaĝi al multaj aliaj lokoj.”

    Krom esperanta instruisto, Liu Baoguo estas ankaŭ esperanta vojaĝisto. Li ŝatis vojaĝi antaŭ ol li lernis Esperanton. Poste li plimulte vojaĝis kaj estis varme akceptita de esperantistoj en- kaj eksterlandaj. Li ankaŭ aranĝas por alilandaj amikoj vojaĝi tra Ĉinio.

    Aŭgusto estas hispana esperantisto, kiu instruis Esperanton en Pollando. Liu Baoguo konatiĝis kun li en Pollando. Kiam ili kune vizitis templon en Tibeto, ili instruis Esperanton al bonzoj. Liu Baoguo opinias, ke Esperanto povas esti uzata en diskonigo de budhisma kulturo.

    Alia granda hobio de Liu Baoguo estas konfuo, per kiu li ekzercis sin ekde sia knabeco. Li ankaŭ disvastigis kaj prezentis konfuon eksterlande.

    Liu Baoguo mem ne scias, kiel longe li restos en Baotou por instrui Esperanton. Tamen unu afero estas konfirma, kien ajn li iros, li estos kune kun Esperanto.

(Raportis Jin Chenxi)

 

el Esperanto.CHINA.ORG.CN 

Redaktoro:XinYing

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息