公告
Okazis jarkunveno de DEA
时间:2010/12/27 17:47:23,点击:0

                     

    En la 18-a de decembro, en la ĉina nordorienta urbo Dandong okazis la jarkunveno de la Dandong-a Esperanto-Asocio (DEA). La renkontiĝo funkciis kumule kaj por resumi la laboron de la asocio kaj por memori la 151-an datrevenon de la naskiĝo de L.L.Zamenhof. Li Yanqiu, la asistanta sekretario, prezidis la kunvenon.

 

 

    Dum la kunveno vicprezidanto de la asocio Ma Fengchen faris laborraporton de la asocio en la kuranta jaro. En 2010 DEA multfoje organizis aktivadojn por disvastigi Esperanton. Ĝi partoprenis la lokan scienc-populigan semajnon, propagandis la lingvon Esperanton al la pubuliko kaj, kiel unu el la gastigantoj de la Esperanto-kongreso de la nordorienta Ĉinio kaj Interna Mongolio, partoprenis la organizadon de la kongreso. Pro sia elstara laboro, ĝi kelkfoje gajnis premiojn de la loka sociscienca federacio en la jaro 2010.

    En la kunveno Ma Fengchen alte taksis la laboron pri la komunikado de la asocio kaj aranĝis la laboron por la venonta jaro.

    Pro tio, ke la 18-a de decembro estis la 151-a datreveno de la naskiĝo de L.L.Zamenhof, en la kunveno oni ankaŭ per sia rakonto pri la sperto en esperantujo solenis la feston. La kunsido finiĝis en la esperantista himno "La Espero".

el  www.espero.com.cn

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息