公告
13a Internacia Fotokonkurso
时间:2011/2/12 11:33:40,点击:0

 

    En la 13a Internacia Fotokonkurso, organizita en 2010 de La Ondode Esperanto, partoprenis 40 fotoverkoj de 10 aŭtoroj el 7 landoj (Brazilo, Islando, Kanado, Pollando, Ruslando, Serbio kaj Svedio).

    La 9an de januaro 2011 la juĝkomisiono (Albert Adylov, Andrej Budnik, Aleksander Korĵenkov, Maria Sokolova) anoncis la rezulton:

    1apremio (€ 50 kaj abono de La Ondode Esperanto)

    Lovísa Óskarsdóttir (Islando) pro Libroservo

    2a premio (€ 25 kaj abono de La Ondode Esperanto)

    Vladimir Merkulov (Ruslando) pro Montaro en Kalifornio

   3apremio (abono de La Ondode Esperanto)

    Barbara Chodera (Pollando) pro Araneo

    Laŭdaj mencioj:

    Vladimir Merkulov (Ruslando) pro Panoramo de Moskvo de la 38a etaĝo kaj Panoramo de Kremlo. Antikva urbo Rjazanj

    Roland Larsson (Svedio) por nesubskribita foto

    Speciala premio pro la plej bona foto pri la temo Familio (50 eŭroj kaj abono al La Ondode Esperanto)

    Olga Ŝipovalenko (Ruslando) pro Kie vi estas, panjoj?

    Laŭda mencio

    Barbara Chodera pro Familio

    La plej bonaj fotoj aperos en La Ondode Esperanto. Ĉar la nombro da konkursaĵoj draste malkreskis en la du lastaj jaroj, la juĝkomisiono pretigos novan Regularon, laŭ kiu ankaŭ fotoj, senditaj elektronike, estos akceptataj.

    Dankon al la partoprenintoj!

    Gratulon al la laŭreatoj!

Halina Gorecka

sekretario de la konkurso

(el La Ondode Esperanto)

el Esperanto.CHINA.ORG.CN

Redaktoro:XinYing

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息