公告
Per sia titolo "Esperanto estas" li volas atentigi
时间:2011/2/20 12:06:24,点击:0

    

     Tro fruas kapitulaci kaj definitive forĵeti la ideon de finvenkismo, skribas la usona esperantisto Steven Brewer. Per sia titolo "Esperanto estas" li volas atentigi, ke nia lingvo ne estas nur historia fenomeno aŭ malsukcesa projekto, kiel povas ŝajni laŭ raportoj de la ĉefflua gazetaro, sed ekzistanta realaĵo, pri kiu indas paroli ankaŭ per vortoj kiuj finiĝas je -as kaj -os. La angla estas la plej grava lingvo en la nuntempa mondo, sed tio ne signifas, ke ĉiam estos tiel, li atentigas.

    Tro ofte, kiam aperas artikolo pri Esperanto en la ordinara, ĉefflua gazetaro, ĝi temas aŭ pri tio ke "Esperanto estis" aŭ ke "Esperanto estus". Ili pritraktas Esperanton kiel fenomenon precipe historian: iu fremdulo kreis Esperanton antaŭlonge, iam ĝi allogis intereson, sed neniam plenumis sian promeson kaj malsukcesis". Oni apenaŭ parolas pri "Esperanto estas", tio estas, pri la nuntempa komunumo de tiuj, kiuj aktuale parolas ĝin.

     Se oni mencias Esperanto-parolantojn, plejparte temas pri unuopaj stranguloj kiuj lernis Esperanton por revivigi la pasintecon. Oni ankaŭ ne priparolas "Esperanto estos": tion ke la Esperanta-komunumo disvolviĝos kaj daŭre ekzistos en la estonteco. Ambaŭ mankoj estas ĝustigindaj preterrigardoj, ĉar Esperanto estas pli forta nun ol iam ajn, kaj la estonteco estos pli bona por Esperanto ol multaj povas imagi.

     Esperanto estas forta. Malgraŭ la manko de organiza forto, la lingvo mem sukcesas pli ol iam ajn. Preskaŭ cent mil homoj aliĝis al lernu.net (ekde 2004) kaj kelkmil vizitas la retpaĝaron semajne. Esperanto iam estis fenomeno forta nur en kelkaj disvolviĝintaj landoj. Nun vi povas senpere aliĝi al la Esperanto-komunumo de ĉiuj landoj en la mondo.

     Antaŭ kelkaj semajnoj, mi proponis la ideon ke la lingvoproblemo ne troviĝas nun inter la modaj problemoj de nia epoko. Kelkaj, precipe Georgo Silfer, volas deklari la formorton de finvenkismo entute: "La finvenkismo estas ĉe sia sunsubiro, kaj ne konos novan tagon". Laŭ mi, li tro frue verkas la nekrologon por finvenkismo.

     En la magazino Newsweek oni prognozas la estontan daŭron de la angla kiel dua lingvo por la homaro: la ĉinoj ne devigos vin lerni la ĉinan, ili diras. Sed Usono neniam devigis ke oni lernu la anglan. Ankaŭ nun oni ne devigas tion. Tiu oni kiu lernas la anglan elektas ĝin, ĉar ĝi donas avantaĝon.

     Nova libro de Nicholas Ostler, The Last Lingua Franca, pritraktas la estontecon de la angla. De multaj jaroj oni prognozas ke la angla detruos aliajn lingvojn. Ostler konstatas ke, malgraŭ tio ke multaj homoj lernas la anglan kiel duan lingvon, malmultaj lernas ĝin anstataŭ la denaskan. Plu laŭ Ostler, dum ĝi ne anstataŭas denaskajn lingvojn, la angla restos dua lingvo kaj ne malaltigas lingvan diversecon.

     La angla nun estas la plej grava lingvo multflanke. Ĝi estas unue la lingvo de scienco kaj komerco kaj, precipe, la lingvo de Usono - la ununura monda superpovo. Sed en epoko en kiu aliaj landoj (precipe Brazilo, Rusio, Barato kaj Ĉinio, tielnomata "BRIC" en la angla) altiĝas - kaj Usono falas al la stato “unu inter multaj” - ankaŭ aliaj lingvoj  fariĝos pli gravaj.

     Dum la angla restas dua lingvo, kaj ne anstataŭas la denaskajn lingvojn de aliaj landoj, ĉiu nova generacio devas elekti ĉu lerni ĝin aŭ ne. Kaj en ĉiu lando oni povas elekti ĉu lerni la portugalan aŭ la ĉinan aŭ la rusan - aŭ alian lingvon - se tio estas pli senchava en tiu loko je tiu momento.

     En la nuna momento, lingvaj demandoj ne ŝajnas modaj. Sed post dek jaroj - aŭ dudek - tio povos ŝanĝiĝi. Oni povos en iu momento konstati ke la angla ne restos por ĉiam la plej grava lingvo, kaj tiam ni vidos denove la demandon, kial Esperanto ne servu tiel. La flago de finvenkismo nun estas malalta, sed tio ne signifas ke ni forĵetu ĝin entute. Multaj, multaj aferoj estas kiel pendolo: tien kaj reen svingiĝas de unu ekstremaĵo al alia.

    Kia, do, estos la estonteco por Esperanto? Ĉu ĝi iam estos dua lingvo por ĉiuj? Neniu povas diveni. En la nuna mondo, la grundo ne estas tre fekunda por la semoj de esperantismo. Samtempe, Esperanto estas kaj estos - kaj ni certigu ke oni ne forgesu tion.

el  liberafolio

Redaktoro:XinYing

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息