公告
Promesita Nobel-premiito seniliĝis lastmomente
时间:2011/6/16 10:40:02,点击:0

    Blagoj plagas la publikan bildon de la pola sekcio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Lastmomente montriĝis, ke du disreklamitaj EU-parlamentanoj ne povas honori aranĝon de la pola EDE per sia ĉeesto - pro la subita komenciĝo de la longe atendita pola EU-prezidado. Same malĉeestos la promesitaj du Nobel-premiitoj. La 83-jara Günther Grass neatendite seniliĝis, aludas la organizantoj. Eble tamen venos reprezentantoj de la nova estraro de Pola Esperanto-Asocio, kun kiu EDE nun volas fari pacon.

    Dum pluraj jaroj la organizita Esperanto-movado en Pollando estas disŝirata de konfliktoj. La gvidantoj de Pola Esperanto-Asocio estas kritikataj de laŭtvoĉaj aktivuloj, el kiuj multaj esperas atingi tujan venkon, allogante la atenton de famaj personoj kaj klopodante havigi al Esperanto ian oficialan rolon en Eŭropa Unio.

    En marto pluraj el la kritikantoj de Pola Esperanto-Asocio fondis societon, kiu iĝis pola sekcio de la partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto), kiu strebas partopreni en la elektoj al Eŭropa Parlamento en laŭeble multaj landoj de Eŭropa Unio. Dum la 2-a Grandpolia Esperanta Somero, okazonta fine de junio en la pola urbo Wągrowiec, estas planata "federacia sesio" de la tuta Eŭropo-Demokratio-Esperanto.

    Por ricevi pli da atento, la organizantoj diskonigis, ke la aranĝon partoprenos du Nobel-premiitoj kaj du membroj de Eŭropa Parlamento. Tamen mankis informoj pri la nomoj de la koncernaj personoj kaj pri ilia rolo dum la aranĝo.

Responde al demando de Libera Folio, la organizantoj fine informis, ke neniu el la promesitaj kvar internaciaj pintuloj povos ĉeesti:

    - Bedaŭrinde ni ne sukcesis akiri du Nobelpremiitojn (Günther Grass kaj Lech Wałęsa). Unu ne povas veni pro sia senileco kaj dua kuŝas pro la koro en la hospitalo. La du invititaj EU-parlamentanoj Tadeusz Cymański kaj Jan Kozłowski, ankaŭ ne povos partopreni, pro transpreno de la EU-prezidanteco, sed ili estos reprezentataj de siaj asistantoj, klarigis Stanisław Rynduch, unu el la ĉefaj aktivuloj de la pola EDE.

    Ne klaras, ĉu efektive la Nobel-premiitoj entute ion promesis pri sia ĉeesto, nek kial la parlamentanoj antaŭe ne pensis pri la komenciĝo de la EU-prezidperiodo, konata de pluraj jaroj.

En pli frua mesaĝo Edward Kozyra, freŝa vicprezidanto de la pola EDE, klarigis al Libera Folio, ke la lastatempaj ŝanĝoj en la estraro de Pola Esperanto-Asocio espereble ebligos kunlaboron inter la ĝis nun konfliktintaj grupoj:

   - Niajn planojn kaj plurajn iniciatojn ĝis nun akre atakis UEA (speciale O.Buller) kaj PEA (speciale prezidantino H.Komar), sed feliĉe Komar ne plu estas en la PEA-estraro, do nun estas granda ŝanco por kunlabori inter EDE-PL kaj PEA. Krome ni jam bone kunlaboras kun EDE-Federacio kaj EEU.

Flanke de UEA la afero aspektas iom malsame. Unu el la ĉefaj strebadoj de la grupo, kiu nun formas la kernon de la pola EDE, estis venigi polajn EU-parlamentanojn al Universala Kongreso. Laŭ Barbara Pietrzak, kiu nun estas estrarano kaj de UEA kaj de Pola Esperanto-Asocio, la iniciato estis farita en neserioza maniero:

   - Neniam la estraron de UEA atingis oficiala  peto, ke la Asocio invitu por UK konkretajn polajn EU-parlamentanojn. La estraro eksciis neformale, ke polaj esperantistoj, inter kiuj estis Edward Kozyra kaj Kazimierz Krzyżak, invitis por la Kuba UK interalie la EU-parlamentanton Lewandowski, sekve postulante ke UEA direktu al li oficialan inviton. La UEA-estraro traktis tion kiel neseriozan manieron aranĝi la partoprenon de kiu ajn ekstera persono, kia sendube estas EU-parlamentano en UK. Simple la estraro havis ĉi-rilate tro malmultajn informojn.

    Kiam la sama grupo de personoj ĉi-jare denove kontaktis Universalan Esperanto-Asocion, informante pri la interesiĝo de du aliaj polaj EU-parlamentanoj partopreni la Universalan Kongreson en Kopenhago, la asocio sendis oficialan leteron al ambaŭ.

- Kompreneble UEA neniel povas devontiĝi kovri la restad­kostojn de la interesiĝantaj parlamentantoj,  tamen en sia letero reago al ilia onidira interesiĝo la Ĝenerala Direktoro de UEA atentigis pri la tradicio de la UK-oj, ilia  bunta programo. Tute aparte ambaŭ estis informitaj pri la simpozio pri lingvoj en scienco, antaŭanta la kongreson. Ĝis nun venis neniu ilia reago aŭ respondo, rakontas Barbara Pietrzak.

La interesiĝo de EU-parlamentanoj kaj Nobel-premiitoj partopreni Esperanto-aranĝojn ŝajnas do pli situi en la fantazioj de la entuziasmuloj ol en la reala mondo.

    Iom pli favore ŝajnas stati la afero rilate la interesiĝon flanke de Pola Esperanto-Asocio, kun kiu la aktivuloj de EDE nun volas repaciĝi. Laŭ aserto de Edward Kozyra, la prezidanto kaj sekretario de Pola Esperanto-Asocio ricevis invitilojn al Grandpolia Esperanta Somero (GES), sed prokrastis respondi. Nur lastmomente laŭ li venis respondo, en kiu la respondeculoj de PEA promesas ĉeesti, se tio eblos.

El la perspektivo de Pola Esperanto-Asocio la afero aspektas iom malsame.

   - Mi konfirmas ke mi ricevis invitilon al la 2-a Grandpolia Esperanto-Somero, sed nur dimanĉe, la 12-an de junio. Ne povas temi do pri ia ajn prokrasto. La estraro de PEA nur traktos tiun ĉi invitilon kaj decidos pri eventuala partopreno de iu(j) estrarano(j), skribas  Paweł Fischer-Kotowski, ĝenerala sekretario de PEA, responde al demando de Libera Folio.

Tuj post GES estas planata solena ceremonio en la urbo Malbork, por transdoni al la japana mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi polan ŝtatan ordenon, atribuitan al li pro "diskonigo de pola kulturo". Spite la malĉeeston de la promesitaj Nobel-premiitoj, ne mankos gravuloj ĉe la ceremonio, asertas Edward Kozyra en letero sendita marde posttagmeze al Etsuo Miyoshi, kaj kopie al Libera Folio:

   - Bedaŭrinde Lech Wałęsa estas en hospitalo kun la kor-malsano, sed aliaj gravuloj certigis la alvenon: Vojevodo de Pomerio, Prezidanto de Pomeria Parlamento, Prezidanto de la Asocio de Kaŝuboj, Distriktestro, Urbestro, Prezidanto de la Urba Konsilantaro, Prezidanto de la Distrikta Konsilantoro kaj kelkaj parlamentanoj de Pola Parlamento.

   Kun kelkaj el la ĉeestontaj polaj pintuloj la pola sekcio de EDE intencas diskuti pri "eventuala propono de Pollando al EU pri oficialigo de Esperanto kiel duonoficiala lingvo", klarigas Stanisław Rynduch al Libera Folio.

   Laŭ oficialaj informoj, Lech Wałęsa efektive troviĝas en malsanulejo, tamen ne pro korproblemoj, sed pro pulmoinflamo.

el LiberaFolio

Redaktoro:Brava Aglo

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息