公告
Esperanto - senespera projekto?
时间:2011/10/24 13:04:52,点击:0

      Hartmut Haberland, docento pri germana kaj ĝenerala lingvistiko ĉe la universitato de Roskilde, Danio, ĉisemestre proponis la temon "Esperanto - senespera projekto?" en la internacia studprogramo. Por ke la studentoj sciu, pri kio ili okupiĝas, li ekzamenis la eblojn lasi ilin trairi bazan kurson pri Esperanto. Kadre de tio li demandis min, ĉu mi pretus instrui dum tia kurso. Tion mi kompreneble volonte akceptis. La 6-an de oktobro okazis la unua 90-minuta leciono el entute 6 kun 7 studentoj, kromaj 3 forestis pro malsano. Pro la mallonga tempo inter la universitata asigno kaj la unua leciono ne ĉiuj interesitoj povis esti rektatempe informitaj pri tempo kaj ejo de la unua leciono. Por la venonta kunveno ni atendas preskaŭ duobligon de la nombro de partoprenantoj.(Kontribuis Peter Weide)

 

el El Popola Ĉinio

 Redaktoro:Brava Aglo 

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息