公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
Dek kvar kandidatoj por ses lokoj de komitatanoj B |
时间:2010/7/4 16:20:30,点击:0 |
14 membroj de UEA el 12 landoj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2010-2013. Ses el ili estos elektitaj kiel Komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo. Entute estis proponitaj 16 kandidatoj, sed du el ili ne sukcesis kompletigi siajn dosierojn ĝis la limdato fine de februaro. Ĉiu kandidato devis akiri subtenon de minimume dek membroj el tri landoj. La granda nombro draste kontrastas kun la elektoj en 2007, kiam por sep lokoj aperis nur kvin kandidatoj kaj balotado ne necesis. Laŭ Osmo Buller, kiu pro ofico gvidas la proceduron, tio estas kuraĝiga evoluo. "Post periodo de ia apatio kaj senkonsileco membroj denove ekinteresiĝas pri la estonteco de UEA, kiu estas tiel bildodifina pri la tuta Esperanto-movado", li konkludas. "Espereble tiu ĉi sukcesa fino de la unua etapo de la elektoprocezo plu akcelos densiĝon de la elekta etoso, kiun mi ja eksentas en la aero." Buller karakterizas la elekton de B-komitatanoj kiel la plej grandskalan referendumon en Esperantujo. "Ĝi estas ankaŭ bonega maniero ankoraŭ pli proksimigi la membrojn al ilia Asocio, precipe nun, kiam pro la multeco de kandidatoj vere temas pri elektoj en la plena senco de la vorto."
Gazetara komuniko de UEA
|
【打印】【关闭】 |
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |