公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站

 

Herzberg kaj mi
时间:2010/7/4 17:10:02,点击:0

         

Pli frue, antaŭ korespondado inter Herzberg kaj mi, mi informiĝis el “Evento Budapeisto” kaj “Esperanto” pri ĝia eminenteco. La 3-an de aprilo, 2006, Wu Guojiang, ĉina komitatano de UEA aparte rekomendis al mi Esperanto-urbon Herzberg, kaj tiu atentigis min, ke mi rekte leteru al Zsofia, unu el ĉefaj responduloj de Esperanto-urbo, post tio ni komencis korespondadon ĉ. 2-3 jarojn. Estas ĝojinde, ke ili ricevis kultur-premion de FAME. Mi admiras ilin kaj deziris starigi rilatojn pri E-interkulturo kaj -ekonomio ktp.

Post nelonge mi ricevis iun informon pri la hotelo “Ora Cervo”, kiu estis publikigita en mesaĝo de Herzberg. Tuj mi leteris al ili por konfirmi, ĉu la informo estas vera? kaj peti detalaĵojn. Post du tagoj mi ricevis leteron en mia retpoŝto pri interkonsenta kondiĉo de vendata “Ora Cervo”, ĝia projekta desegno kaj fotoj de la hotelo.

 

    Gesamideanoj Zsofia, Petro, Harald ktp varme helpis min, tio kortuŝis min. Dum la korespodado kun ili mi prove praktikas Esperanton en komerca interkonsento, krom tio mi bone konis Esperanto-urbon Herzberg.

 

    Herzberg situas en norda Germanio najbare de fama bela monteto Harz pitoreskejo, kio allogas min. Antaŭ la 93-a UK mi preparis partopreni, kaj samtempe mi konsideris viziti Duiburg, nian ĝemelan urbon, en kiu loĝas niaj malnovaj E-amikoj s-roj Otto, Burno kaj Lars ktp ( post fermo de la 71-a UK ili vizitis Wuhan kelkajn tagojn). Bedaŭrinde, mi finfne ne kongresis en Herzberg kaŭze de miaj malsaneto, monomanko kaj nepo. Tamen, kongresis niaj du esperantistoj de Wuhan, kiujn mi rekomendis al Herzberg kaj Duisbug, kiun ili finfine vizitis kaj raportis.

 

    Kiel funkcias la Esperanto-urbo nun?

Escepte de E-konstruaĵoj, klubodomoj, bibliotekoj, E-signoj, E-servoj en manĝjejoj ktp. Pli grave, ke tie multaj E-kursoj ekzistas en lernejoj de la urbo, kaj eĉ kutimaj diverstipaj seminarioj, studsesioj, instruistaj trejnoj, eĉ nian lingvon lernis urbestro de Herzberg ekde 2006.” Nova Esperanto-urbo” estis filmita. Ĉijare, la 15-an de decembro estos la 150-a datreveno de la naskiĝo de L.L.Zamenhof. Tiam Zamenhofa monumento estos ellaborita, kaj oni solene celebros.

 

    La monumento estas kostruita el diversaj ŝtonoj, kiujn liveris esperantistoj el multaj landoj tra la mondo. La projektanto de la monumeno estas franca komercisto, esperantisto Michel. Tiu mem estu bona ideo kun kreiveco! Ankaŭ mi sendis al ili emajligitajn sablojn kun malsamaj koloroj (verda -por verda stelo, flava -por literoj simboli ĉinan genton, bruna- por el Wuhan, kiun trafluas Yangzi-rivero).

 

    Fierinde, ke emajligitaj sabloj apartenas al nova tekniko de Wuhan, mi deziras plejeble plenumi mian ideon.

 

    Zsofia ĉiam estas tre respondeca por ĉiu komunumano. Antaŭ du monatoj por kontroli, ĉu la sabloj senditaj de ni atingis Herzberg? Zsofia kaj petro aparte veturis al doganejo pro kio mi kortuŝis kaj laŭdas ilian diligentecon.

 

    En Herzberg oni interŝanĝis informojn kaj rarajn kolektojn. Antaŭ nelonge okazis kolektanta ekspozicio en Herzberg. La kolektantoj miris pri la riĉaj materialoj en la arikivo kaj biblioteko de Germana Esperanto-Centro. Mirigis vizitantojn Esperantaj objektoj, nome informtabuloj kaj manĝaĵkartoj k.s.

 

    Ĉina esperantistaro estas diligenta, emineta kaj kuraĝa. Ĉu ni ne povos havi nian propran Esperanto-urbon? Disvolviĝo de EM ĉefe inkluzivas E-utiligon kaj komunumon, en Esperanto-urbo ĝuste ambaŭflanke funkcias bone, ĉu ĝi devus esti starigita en diversaj landoj. Tiel granda Ĉinio (egale al plur- Germano), ĉu ni ne devus posedi kelkajn Esperanto-urbojn?!

 

(de DING JI )

 Redaktoro: XinYing

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息